Teksto – Tekst

S-ro Pipelbom estis alta, dika, peza kaj larĝa. Tio donis al li havindan korpoforton, kaj lia grandula aspekto ludis ne etan rolon en la fakto, ke la plimulto el la homoj, se ne lin timis, certe respektis, kaj almenaŭ pripensis antaŭ ol decidi malkontentigi lin.

Sed tio, kio estas ofte utila dumtage, prezentas per si malplaĉan ĝenon dumnokte en loko arboplena. Ĉefe kiam oni devojiĝis kaj ekstervoje iraĉas en nehoma sovaĝejo.

La dika, peza, alta, larĝa korpo ne sukcesis pasi senbrue inter la arbetoj; krome, tuŝi la naturaĵojn, ĝenerale malsekajn, meze de kiuj li facile paŝis, estis travivaĵo ne malofte doloriga, kaj ĉiam malagrabla. Ju pli li antaŭeniris en la vivo - kaj ju pli antaŭeniris en la ĉekastela arbaro - des pli Adriano Pipelbom malŝatis la noktan naturon.

Viro kun okuloj kiuj kapablis bone vidi en la mallumo, rigardis la malfacilan iron de nia industriisto. Li ridetis.

Apud tiu viro, en vestaĵo de policano, staris alia persono, en simila vesto. Ĉi-lasta estis virino.

– Ni iru – la viro diris mallaŭte en la orelon de sia kunulino. – Nun estas la ĝusta momento.

Ambaŭ paŝis direkte al la alta, larĝa, peza, dika persono. Ili zorgis fari kiel eble plej malmulte da bruo. Junaj, facilmovaj, ili preskaŭ sukcesis.

En ĉi tiu aĉa situacio, kie arboj sovaĝe ĵetis siajn malsekajn branĉojn rekte en la vizaĝon de la industriisto, kie multpiedaj bestetoj prenis liajn piedojn por promenejo, kie naturo faligis lian piedon plej dolorige en kavon plenan de akvo aĉ odora, Adriano Pipelbom rapide alvenis al la penso, ke oni devas ĉi tie esti preta por iu ajn malplaĉa renkonto. lon ajn li efektive atendis, krom homa voĉo. Kiam do voĉo aŭdiĝis tuj proksime, li faris, ekmire, belan surlokan salton, kiu movis lian koron, ŝajne, supren ĝis la buŝo.

– Kio? – li diris, kun la provo sensukcese rekapti iom da trankvilo.

Sed la lumo de lampeto kiun oni direktis rekte al liaj okuloj, malhelpis la repaciĝon. Krome, ŝajnis al li, ke la homforto kiu tenis la lampon surhavas vestaĵojn policajn.

– Kion vi faras ĉi tie? – sonis la aŭtoritata voĉo.

– Mi... mi... nuuuu... eee... – fuŝparolis Pipelbom.

– Bonvolu paroli iom pli klare – la alia diris eĉ pli gravtone.

– Mi... mi... mi promenas.

– Ha ha! Vi promenas en la bieno de la grafino de Montokalva, meze de la nokto. Ĉu la grafino vin invitis? Ĉu ŝi scias pri via ĉeesto ĉi tie?

– N... nu... N... ne. Mi...

– Mi do devas peti vin min sekvi – kaj li klarigis, ke ekde la fuŝa provo kapti la grafinon, fare de teroristoj, la polico kontrolas atente, kio okazas en la ĉirkaŭaĵo de la kastelo.

Al la industriisto ŝajnis, ke lia koro ĉi-foje falis ĝis liaj piedoj. Li sciis, ke nur malfacile li povos trovi akcepteblan klarigon pri sia ĉeesto, kaj la ideo, ke la grafino ĉion scios, perdigis al li la malmulton da espero, kiu restis post la unuaj vortoj de la policano.

El la romano "Ili kaptis Elzan!" de Claude Piron

Novaj vortoj – Nove reči

Novaj vortoj – Nove reči
Esperanto Srpski
arbo stablo
bieno posed
bruo buka
branĉo grana
buŝo usta
direkto smer
fakto činjenica
grafo grof
kampo polje
kastelo dvorac
kavo rupa / jama
koro srce
korpo telo
monto brdo / planina
naturo priroda
nombro broj
odoro miris
orelo uvo
paco mir
persono osoba
situacio situacija
sono zvuk
teroristo terorista
viro muškarac
agrabla ugodan / prijatan
kapabla sposoban / sposobna / sposobno
kontenta zadovoljan / zadovoljna / zadovoljno
larĝa širok / široka / široko
peza težak / teška / teško
preta spreman / spremna / spremno
seka suv / suva / suvo
simila sličan / slična / slično
ambaŭ oba / obe / oboje
ajn bilo / god
apud pored
ju ... des što ... to
aparte posebno
fakte stvarno
ĝenerale uopšte
aspekti izgledati
dubi sumnjati
fuŝi pokvariti
ĝeni smetati
inviti pozvati
kapti uhvatiti
miri čuditi se
paŝi koračati / hodati
perdi izgubiti
prezenti predstaviti / prikazati
promeni šetati se
provi pokušati
renkonti sresti
respekti poštovati
tiri vući
tuŝi dirati

Gramatiko – Gramatika

Ju ... des

Ju pli longe, des pli bone. – Što duže, to bolje.

Ajn

  • kiom ajn – koliko god
  • kio ajn – bilo šta / šta god

Prefikso dis- – Prefiks dis-

Značenje ovog prefiksa je raz-.

  • disĵeti – razbacati
  • disiri – razići se
  • distranĉi – razrezati

Sufikso -on- – Sufiks -on-

Služi za pravljenje razlomaka.

  • duono – polovina
  • triono – trećina
  • kvarono – četvrtina
  • dekono – desetina

Ekzercoj – Vežbe

Ekzerco 1 – Vežba 1

Traduku – Prevedite

  • prezentaĵo
  • aĉulo
  • klarigi
  • pretigi
  • malsaĝaĵo
  • ĉiumomente
  • renkontiĝo
  • repaciĝi

Kunhavigi: FacebookTwitterwhatsappEmailLinkedInReddit


Danijela Popović

I like languages, reading, writing, music, programming. Oh, and I'm the proudest and happiest aunt in the world. I sincerely and with all my heart love my sister's children; I am enchanted by them!


Laŭtaksa legotempo

~5 minutoj, 775 vortoj

Dato de publikigo

Lasta modifita

Ni lernas Esperanton! 💚📗🍏💎🟢🟩💚

  1. Leciono 1. Amiko Marko – Prijatelj Marko
  2. Leciono 2. La amikino de Marko – Markova prijateljica
  3. Leciono 3. En kafejo – U kafiću
  4. Leciono 4. Miaj leteroj – Moja pisma
  5. Leciono 5. Nova auto – Novi auto
  6. Leciono 6. Maja
  7. Leciono 7. Ĉiam malfrue – Uvek kasno
  8. Leciono 8. Malbela tago – Ružan dan
  9. Leciono 9. Planoj pri veturado – Planovi za vožnju
  10. Leciono 10. Familianoj kunvenas – Članovi porodice se sastaju
  11. Leciono 11. La sentimulo – Neustrašivi
  12. Leciono 12. Nokta promeno – Noćna šetnja

Kategorio

Lecionoj

Etikedoj

Daŭrigi la kontakton