Ĉapitro 1 (unu)
(En universitata restoracio)
Tom: Saluton, Linda.
Linda: Saluton, Tom.
Tom: Diru al mi: kiu estas tiu?
Linda: Kiu?
Tom: Tiu alta, blonda, juna viro...
Linda: Kiu?
Tom: Tiu, kiu sidas en la angulo.
Linda: Ho, tiu!
Tom: Jes, tiu.
Linda: Mi ne scias. Mi ne scias, kiu li estas. Nova studento, verŝajne.
Tom: Li estas tute sola.
Linda: Ne. Rigardu. Bela knabino iras al li.
Tom: Ne bela. Juna, eble, sed ne bela. Nur vi estas bela, Linda.
Linda: Tom, kara! Kio okazas al vi? Eble vi laboras tro multe, kaj...
Tom: Nenio speciala okazas al mi. Kaj mi ne laboras tro multe. Fakte, mi laboras malmulte nun. La vera demando estas: kio okazas al vi, Linda? Nur vi estas vere bela.
Linda: Nu, nu...
Tom: Estas fakto. Nur vi estas bela, Linda. Mi estas sincera. Venu kun mi!
Linda: Sed...
Tom: Venu. Al la granda spegulo. Rigardu. Jen estas Linda, la plej bela virino en la mondo, la plej bela virino en la tuta mondo.
Linda: Kaj jen estas Tom, la plej malserioza knabo en la tuta universitato.
Ĉapitro 2 (du)
Linda: Tom!
Tom: Kio okazas al vi? Vi estas pala! Bela, sed pala.
Linda: Tom! Ne rigardu!
Tom: Kio okazas?
Linda: Strange! Okazas io stranga, io tre stranga. Tiu ulo, tiu nova studento... Ne, Ne, mi petas vin, ne rigardu. Estu diskreta.
Tom: Diable! Diru al mi. Kio estas tiu mistero?
Linda: Lia mano agas strange. Rigardu, se vi volas, sed plej diskrete. Turnu vin iomete, eble, sed tute nature. Li ne vidu, ke vi rigardas al li.
Tom: Vi pravas. Io stranga okazas. Dum ŝi ne rigardas al li – ŝi nun rigardas al la granda spegulo – lia mano iom post iom, tre tre malrapide, proksimiĝas al ŝia taso...
Linda: Estas io en lia mano.
Tom: Mi ne vidas. Li estas tro malproksima. Diable! Tiu alta forta knabo nun staras inter ili kaj mi. Mi ne plu vidas.
Linda: Sed mi vidas. Mi vidas bone. Mi vidas tre bone. Mi vidas tute bone. Ej!
Tom: Kio okazas?
Linda: Ŝi rigardas al li nun, kaj lia mano haltas.
Tom: Kaj kio plu? Diru al mi!
Linda: Nun li parolas al ŝi. Li montras al la pordo.
Tom: Eble li volas, ke ŝi rigardu al alia direkto, ke ŝi ne plu rigardu al li.
Linda: Prave, tute prave. Jen ŝi rigardas al la pordo. Li plu parolas kaj parolas. Dum ŝi ne rigardas al lia direkto, lia mano plu proksimiĝas al la taso. Ej!
Tom: Kio? Kio okazas?
Linda: Lia mano revenas, tute diskrete, kvazaŭ tute nature.
Tom: Ĉu estas io en lia mano?
Linda: Nenio plu. Sed tute certe nun estas io en ŝia taso.
Ĉapitro 3 (tri)
Bob: Diable! Kio okazas? Vi aspektas kiel spionoj. Ĉu mi povas sidi kun vi?
Linda: Saluton, Bob.
Tom: Bonan tagon, Bob.
Bob: Bonan tagon, Linda. Bonan tagon, Tom. Pardonu, ke mi ne salutis vin tuj.
Linda: Ne gravas. Nun vi salutis, kaj ni pardonas vin.
Bob: Ĉu vi permesas, ke mi sidu ĉe via tablo?
Linda: Kompreneble, vi sidu kun ni.
Bob: Mi tamen ne volas esti maldiskreta. Eble Tom parolas pri amo kaj preferas esti sola kun vi.
Tom: Mi ne parolis pri amo.
Linda: Li nur diris, ke mi estas la plej bela virino en la tuta mondo.
Bob: Li pravas. Tio ne estas amdeklaro, tio estas simpla fakto.
Tom: Prave. Simpla fakto.
Bob: Nu, certe, Linda estas tre bela, sed ne tio gravas nun.
Linda: Ne gravas, ĉu? Ne gravas, ke mi estas bela, ĉu? Jen bela deklaro!
Bob: Pardonu min. Mi volas diri, ke io estas pli grava.
Tom: Kio? Pri kio vi parolas? Kio estas pli grava?
Bob: Vi ne vidis min, dum mi proksimiĝis al vi, sed mi vin rigardis.
Linda: Mi ne komprenas, pri kio vi parolas.
Bob: Mi parolas pri via vizaĝo.
Linda: Kio pri mia vizaĝo? Ĉu ĝi ne estas bela?
Bob: Ho jes, ĝi estas bela, ĝi estas la plej bela en la mondo. Sed ĝi estis mistera!
Linda: Mistera? Ĉu mia vizaĝo estis mistera?
Bob: Jes. Via vizaĝo estis mistera. Fakte, viaj vizaĝoj estis misteraj. Mistera vizaĝo de spionino ĉe mistera vizaĝo de spiono. Vi aspektis strange. Vi aspektis mistere. Mi bone rigardis vin, dum mi proksimiĝis al vi, kaj estis mistera esprimo sur via vizaĝo, Linda, kaj ankaŭ sur via, Tom. Kiel mi jam diris, vi aspektis kiel spionoj.
Ĉapitro 4 (kvar)
Bob: Diru al mi sincere, pri kio vi parolis.
Tom: Ni parolis pri tiu ulo.
Bob: Kiu ulo?
Tom: Tiu viro ĉe la angulo. Tiu juna viro.
Bob: Pri kiu vi parolas? Ĉu pri tiu blondulo, kiu sidas kun Gerda?
Linda: Gerda! Vi do scias, ke ŝia nomo estas Gerda! Vi do konas ŝin!
Bob: Nu, mi ne vere konas ŝin. Mi scias, kiu ŝi estas. Tio estas alia afero.
Linda: Kiu do ŝi estas?
Bob: Sed vi ne respondis al mi. Vi ne respondis al mia demando. Ĉu vere pri tiu blonda junulo vi parolis?
Tom: Jes. Pri li.
Bob: Mi ne konas lin. Mi neniam vidis lin antaŭe.
Linda: Sed, diru al mi, kiu estas tiu Gerda?
Bob: Ŝi venis por instrui. Temas pri io mistera, fakte. Kriptaĵoscienco.
Linda: Kio? Kiel vi diris? Krip-ta-ĵo-sci-en-co, ĉu? Kio estas tio?
Bob: Ĉu vere vi ne scias, kio estas kriptaĵoscienco? Oni diras ankaŭ "kriptografio".
Linda: Ne. Mi ne scias. Mi tute ne scias. Ĉu vi scias, Tom?
Tom: Ĉu tio ne estas la arto kompreni, pri kio temas sekreta mesaĝo?
Bob: Prave. Jen ŝia fako. Fakte, ŝia fako estas la malnovaj sekretaj lingvoj.
Tom: Mi ne komprenas. Kiu, en universitato, volas lerni pri la malnovaj sekretaj lingvoj?
Bob: Ankaŭ mi ne tute komprenas. Estis ideo de Ronga, la profesoro pri lingvistiko. Li konsideras, ke sekretaj lingvoj estas aspekto de la arto komuniki, kaj ke ili do rilatas al lingvistiko.
Linda: Eble jes. Eble li pravas. Kaj tamen tiu ideo estas iom stranga, ĉu vi ne konsentas?
Bob: Jes. Ĝi aspektis strange ankaŭ al mi, kiam oni parolis pri ĝi.
Linda: Eble Ronga, la lingvistika profesoro, nur deziris, ke bela virino kunlaboru kun li. Ĉu ne estas bona ideo kunlabori kun bela knabino, kiam tio estas ebla?
Tom: Mi jam diris al vi, ke ŝi ne estas bela. Nur vi estas bela.
Bob: Mi ne konsentas. Estas fakto, ke Linda estas tre bela, ke ŝi estas la plej bela knabino en la mondo. Sed ankaŭ Gerda estas bela, iom malpli bela, sed tamen bela; ĉu vi konsentas?
Tom: Tute ne. Por vi, eble. Sed por mi ne. Por mi, nur Linda ekzistas kiel bela virino.
Bob: Ĉu vi volas diri, ke por vi Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo?
Tom: Jes, por mi, Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo.
Bob: Diable! Vi verŝajne amas ŝin.
Ĉapitro 5 (kvin)
Bob: Nu, vi ankoraŭ ne diris al mi, kio okazis, dum vi spione rigardis tiun paron.
Linda: Okazis io vere stranga.
Tom: Vere stranga, fakte. En la mano de tiu junulo estis io.
Bob: Kio?
Linda: Ni ne povis vidi. Io tre eta. Malgranda afero. Afereto.
Tom: Kaj dum ŝi ne rigardis, lia mano alproksimiĝis al ŝia taso.
Linda: Kaj kiam ŝi ekrigardis lin, lia mano ekhaltis.
Tom: Tiam li montris ion al ŝi. Evidente, li deziris forturni ŝian atenton.
Linda: Kaj li sukcesis. Li plene sukcesis. Ŝi rigardis al la pordo. Kaj dum ŝi rigardis for, lia mano subite estis super ŝia taso, dum unu sekundo, ne pli, kaj tute nature revenis. Malplena.
Bob: Ĉu ĝi estis plena antaŭe?
Tom: Ne plena. Kompreneble, ĝi ne estis plena. Sed estis io en ĝi, kaj post kiam ĝi estis dum sekundo super la taso de Gerda, estis plu nenio en ĝi.
Linda: Certe estas iu mistera substanco.
Tom: Iu drogo.
Bob: Kiel vi povas scii, ke ne estis tute simple peco da sukero?
Linda: Li ne agus tiel kaŝe, se estus nur sukero.
Tom: Cetere, ĉi tie ne estas peca sukero. Estas nur pulvora sukero, en sukerujoj.
Bob: Eble li havis sukerpecon en la poŝo kaj...
Tom: Ĉu vi ofte promenas kun sukerpecoj en via poŝo?
Bob: Vi pravas. Tiu ideo estas absurda. Tamen...
Linda: Rigardu! Jen ŝi ekstaras, kaj ekiras for.
Bob: Ŝi ŝajnas tute normala. Verŝajne vi imagis ion draman, dum temas pri tute simpla, tute natura okazaĵo.
Ĉapitro 6 (ses)
Tom: Ĉu vi aŭdis? Kio estis tio?
Bob: Jes, mi aŭdis. Mi aŭdis ion.
Linda: Ankaŭ mi aŭdis strangan bruon, kvazaŭ iu falus en la koridoro.
Bob: Kvazaŭ ŝi falus.
Tom: Mi havis la saman penson kiel vi. Ankaŭ mi pensis tion. Ankaŭ mi pensis: jen Gerda falas en la koridoro.
Linda: Ĉu ni iru vidi?
Tom: Kompreneble. Ni iru tuj.
Bob: Mi iru kun Tom, sed vi restu ĉi tie, Linda. Observu tiun junulon, kun kiu Gerda parolis, kaj kiu eble metis drogon en ŝian kafon.
Linda: Ĉu vi ambaŭ foriras kaj mi restu tute sola? Mi iom timas.
Bob: Ni ne havas la tempon diskuti. Ni devas iri vidi tuj. Restu trankvile ĉi tie. Vi nenion riskas. Venu, Tom, ni ne perdu tempon.
Ĉapitro 7 (sep)
(En la koridoro)
Tom: Jen ŝi estas. Ni pravis. Ŝi apenaŭ havis la tempon alveni ĝis la angulo, jam ŝi falis. Videble, ŝi estas nekonscia. Ŝi perdis la konscion kaj falis.
Bob: Ĉu ŝi ankoraŭ vivas?
Tom: Jes. Ne timu. Ŝi perdis la konscion, sed ŝi ne perdis la vivon. La koro batas. Ĝi batas malforte, sed tamen batas. Ŝi do vivas. Eble ŝi apenaŭ vivas, sed ŝi vivas.
Bob: Kion ni faru?
Tom: Kion vi opinias?
Bob: Ŝajnas, ke ŝi dormas.
Tom: Ni devas informi la aŭtoritatojn. Tuj. Mi iros. Ili eble decidos voki doktoron, kuraciston, kaj almenaŭ tuj sendos flegistinon. Certe estas flegistino en ĉi tiu universitato, ĉu ne?
Bob: Verŝajne, sed mi ne scias certe. Mi estas ĉi tie apenaŭ unu semajnon.
Tom: Nu, mi tuj iros informi ilin. Restu ĉi tie kun ŝi. Sed ni unue metu ŝin pli bone, ke ŝi kuŝu komforte, kun la piedoj pli altaj ol la kapo.
Bob: Ĉu vere? Ĉu vere vi volas, ke ŝi kuŝu kun la piedoj pli altaj ol la kapo? Tio ne estas komforta.
Tom: Tamen, kiam iu perdis la konscion, tio estas la ĝusta pozicio, se mi bone memoras, kion oni instruis al mi.
Ĉapitro 8 (ok)
En la universitata memserva restoracio, Linda sidas kaj pensas. Ŝi pensas ne tre trankvile. Fakte, ŝiaj pensoj iĝas pli kaj pli maltrankvilaj.
Ŝi observas la junan viron, kiu metis ion en la kafon de Gerda.
Ŝi pli kaj pli maltrankviliĝas.
Tom kaj Bob estas for jam longe. Ili ne revenas. Ĉu do vere okazis io al Gerda? Sed kio okazis? Ĉu io grava?
Linda observas la junulon kaj pensas:
"Kion mi faros, se li ekstaros kaj foriros?
Ĉu mi sekvos lin? Ĉu mi sekvu lin?
Kion mi faru, se li iros eksteren? Ĉu mi sekvu lin eksteren? Ĉu mi sekvu lin ekstere? Mi ne scias, kion mi faru. Mi ne scias, kion mi faros. Mi ne scias, ĉu mi sekvos lin aŭ ne.
Kaj se li foriros en aŭto? Ĉu ankaŭ mi sekvu lin aŭte?
Jam estas vespero. Baldaŭ venos nokto. Jes. Baldaŭ noktiĝos. Ĉu mi sekvu lin nokte?
Kaj eĉ se li ne iros eksteren de la universitato, eĉ se li restos ĉi tie, ĉu mi sekvu lin?
Se li eliros tra tiu ĉi pordo, li iros en la koridoron al iu ĉambro. Ĉu mi sekvu lin en la koridoron? Ĉu mi sekvu lin en la koridoro? Ĉu mi sekvu lin en la ĉambron, en kiun li eniros? Ne. Neeble. Mi atendos en la koridoro. Sed se nenio okazos? Se li restos longe plu en la ĉambro?
Kaj se li eliros tra tiu pordo, li iros eksteren, verŝajne al la urbo. Ĉu mi sekvu lin al la urbo? Ĉu mi sekvu lin en la urbon? Ĉu mi sekvu lin en la urbo?
Se li iros piede, eble li vidos min, verŝajne li vidos min. Li suspektos, ke mi lin sekvas. Li turnos sin al mi. Mi ektimos. Mi paliĝos kaj tuj poste ruĝiĝos. Ĉiaokaze, mi maltrankviliĝos. Jam nun mi maltrankviliĝas.
Se li iros per buso, li eĉ pli certe vidos, ke mi sekvas lin, ĉar ni devos kune atendi ĉe la haltejo."
Linda ne sukcesas decidi, kion ŝi faru.
Ŝi timas. Ŝia koro batas rapide. Ŝi volus, ke Tom kaj Bob estu kun ŝi, ke ili helpu ŝin, ke ili helpu ŝin decidi. Ŝi estas tute sola. Ŝi sentas, ke ŝia koro rapidiĝas, sed ŝi ne scias, kion fari.
Kaj jen, antaŭ ol ŝi povis decidi, antaŭ ol ŝi sukcesis retrankviliĝi, jen la juna viro ekstaras. Li rigardas al la koridora pordo. Ĉu tien li iros? Li rigardas al la pordo, tra kiu oni eliras al la urbo. Ĉu tien? Jes, tien li iras.
Kaj Linda aŭtomate ekstaras kaj ekpaŝas al la sama pordo. Ne ŝi decidis. Ŝajnas, ke ŝia korpo decidis mem. Ŝajnas, ke ŝiaj kruroj agas mem. Nu, ĉiaokaze, jen Linda sekvas lin. Al kiu mistera destino?
Ĉapitro 9 (naŭ)
"Ŝi kuŝas meze de la koridoro! Venu, venu tuj. Certe la afero urĝas," diras Tom.
Li rigardas la flegistinon: ŝi estas dika, grasa virino kun bluaj okuloj, ruĝaj haroj, kaj tre ronda vizaĝo. Jam kelkajn minutojn li provas diri, kio okazis, sed ŝajnas, ke tiu flegistino ne rapide komprenas. La vorto "urĝa" ŝajnas ne ekzisti en ŝia vortaro.
"Kuŝas, ĉu? Meze de la koridoro, ĉu vere?" ŝi diras.
Videble, la flegistino apenaŭ povas kredi.
"Kial, diable, ŝi kuŝus meze de la koridoro?" ŝi demandas.
"Mi petas, venu urĝe. Mi ne scias, kial ŝi kuŝas tie. Mi nur diras, kion mi vidis. Ni trovis ŝin tie. Eble ŝi estis malsana. Mi ne scias. Ŝi svenis, ŝi perdis la konscion. Nun certe oni devas urĝe okupiĝi pri ŝi."
"Stranga afero!"
"Nu, mi ne estas fakulo. Vi jes. Okupiĝi pri malsanaj homoj estas via fako, ĉu ne? Venu tuj. Urĝas!"
"Nu, nu, nu, nu. Kial, diable, ŝi svenis en la koridoro? Stranga ideo! Oni neniam svenas tie."
"Ĉu vere? Kie do oni svenas en ĉi tiu universitato? Pardonu min, sed mi ne konas la tradiciojn. Mi estas novulo. Apenaŭ unu semajnon mi estas ĉi tie."
"Juna viro, en ĉi tiu universitato, oni svenas en la klasĉambroj, oni svenas en la restoracio, oni svenas en la dorm-ĉambroj, oni svenas en la banĉambroj, eble eĉ oni povus sveni en iu administra oficejo. Sed pri sveno koridora mi neniam aŭdis. Stranga epoko! Stranga generacio! Oni faras ion ajn niaepoke."
"Vi parolas, parolas, paroladas, kaj dume tiu kompatinda knabino kuŝas en koridoro, kaj neniu zorgas pri ŝi!"
"Nu, nu, ne maltrankviliĝu, juna viro, ne havu zorgojn. Ni tuj rapidos tien, kaj mi tuj prizorgos ŝin."
Kaj ili kune rapidas al la loko, kie Tom lasis sian amikon kun Gerda.
Sed jen subite Tom haltas.
"Kio okazas? Kial vi ekhaltis?" demandas la flegistino.
"Ŝi estis ĉi tie, kaj ne plu estas, sed..."
"Sed estas iu alia, kaj li estas senkonscia, ŝajnas al mi. Ĉu vi konas lin?"
"Jes, estas mia amiko Bob. Kio okazis al li?"
La flegistino iras al Bob, kiu falsidas ĉe la koridora muro. Ŝi tuŝas lian kapon.
"Batita! Oni batis la kapon al li!"
"Diable! Bob, Bob! Respondu! Ĉu vi aŭdas min? Diru ion, mi petas! Kio okazis?
Sed Bob ne respondas, kaj Tom iĝas pli kaj pli maltrankvila.
Ĉapitro 10 (dek)
Fakte, Tom ne estas ema fidi la flegistinon. Kial? Ĉu vi scias, kara amiko, vi kiu sekvas ĉi tiun aventuron ekde la unua vorto? Ĉu vi scias, kial Tom ne emas fidi la flegistinon?
Ne. Certe vi ne scias. Ankaŭ mi ne scias. Sed fakto restas fakto, eĉ se ni ne komprenas ĝin.
Kaj la fakto estas, ke Tom ne emas ŝin kredi.
Tom estas agema knabo, eĉ iom aventurema, kaj eble tiu tro parolema flegistino ne ŝajnas al li kredinda. Eble li opinias, ke tiu flegistino tro emas paroli, kaj do ne estas fidinda. Aŭ ĉu temas pri io alia?
Tom ege ŝatas sian amikon Bob. Li ŝategas lin. Li lin amas, fakte. Bob kaj li amikiĝis antaŭlonge en la urbego, kie ili vivis tiutempe - ili - ili dumtempe eĉ iradis al la sama lernejo - sed poste Tom devis iri al malsama urbo, kaj ili ne plu vidis sin reciproke. Kiam, antaŭ kelkaj tagoj, ili retrovis unu la alian en la sama universitato, ambaŭ ege dankis la destinon.
Ili treege ŝatas la tiean bonegan vivon. Ili ŝategas ĝin. Ambaŭ estas agemaj, laboremaj knaboj, kun speciala ŝato al la iom timemaj studentinoj. Eble ĉar timema junulino estas malpli timinda ol ino neniam ema timi, ol sen-tim-ulino. Ĉu vi komprenas?
Sed nun Tom malŝatas la aventuron. Li sin demandas, kial li sentas tiun flegistinon nefidinda. Li preferus silenteman, grav-aspektan sinjorinon. Tiu ĉi ne aspektas tre zorgeme, kaj li ne trovas ŝin atentema pri liaj demandoj. Verdire, li opinias ŝin ema fuŝi sian laboron. Li timas, ke ŝi ofte agas fuŝe. Fuŝemaj homoj ekzistas en la mondo. Kial tiu tro parolema flegistino ne estus unu el ili? Ĉu li mispaŝis, kiam li turnis sin al ŝi? Sed al kiu alia li povus sin turni? Ŝi estis la sola flegistino, kiu troviĝis en la universitato. Aŭ ĉu li mispensas?
Kaj nun li sentas sin ema zorgi pri Linda. Ĉu tiu belega knabino ne troviĝas en danĝero? Li amas ŝin, li eĉ amegas ŝin, pli kaj pli, kaj la ideo, ke danĝeraj homoj povus fari ion al ŝi, apenaŭ estas travivebla. La vivo ne estas facila, kaj ŝajnas nun, ke la tuta afero iĝas pli kaj pli malŝatinda.